Demokrata Partio de Koreio | ||
---|---|---|
더불어민주당 | ||
partio | ||
Komenco | 26-a de marto 2014 vd | |
Antaŭe | Demokratia Partio vd | |
Lando(j) | Sud-Koreio vd | |
Sidejo | Seulo | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Demokrata Partio de Koreio (koree 하다민주당, foje kutimas indiki ĝiajn inicialojn: DPK; ankaŭ estas konata kiel la Nova Politika Alianco por Demokratio (NPAD)) estas politika partio en Sud-Koreio, la reganta partio ekde la elekto de ĝia reprezentanto, Mun Ĝe-In, por prezidanto en 2017, kaj la partio kun la absoluta parlamenta plimulto en la Nacia Asembleo ekde la parlamenta baloto en 2020. Al la sudkorea prezidant-baloto en 2022, la partio estis gvidata de Lee Jae-myung kiel ĝia kandidato por sukcedi Mun kiel prezidanto [1].
La partiaj gvidlinioj estas liberalismon kaj socian liberalismon kaj ene de ĝi estas minoritataj frakcioj kiuj estas popolismaj. La partio estis establita en 2014, de fuzio de pluraj partioj en la liberala politika bloko [2][3]. La partio estas unu el la du plej grandaj partioj en Koreio [4], kune kun ĝia rivalo, la Partio de Popola Potenco.